top of page

Tutmonda Kampanjo por Evangelio en Domo

Malkaŝi

Logo Feb1.png

HISTORIA REFERENCO

“[...] La doma lulilo estas la unua lernejo kaj la unua templo de la animo. La homa domo estas la vera eksportilo de karakteroj en la komunan vivejon, [...] kiel atendi sekuran kaj trankvilan komunumon, se la hejmo ne sin perfektigas?  La paco de la mondo komenciĝas sub la tegmento, kiu ŝirmas. Se ni ne lernas vivi pace inter kvar muroj, kiel esperi la harmonion de la nacioj? Se ni ne kutimiĝas ami pli proksiman fraton, ligita al nia ĉiutaga batalo, kiel respekti la Eternan Patron, kiu ŝajnas malproksima?
Jesuo ĵetis la alrigardon tra la modesta ĉambro, kaj diris:
- Petro, ni ekbrulu ĉi tie, ĉirkaŭ tiom da homoj, kiuj serĉas nian fratecan asistadon, novan lumon. La tablo de via domo estas la hejmo de via pano. En ĝi vi akceptas la Sinjoron, la nutraĵon por ĉiu tago. Kial ne instali ĉirkaŭ ĝi la semadon de la feliĉo kaj de la paco en la konversacio?[...]
Simono Petro fiksis sur la Majstro la humilajn kaj brilajn okulojn, kaj ĉar li ne konvenas por sin esprimi, timeme murmuris:
- Majstro, estu farite, kiel Vi deziras. Tiam Jesuo, invitante la familianojn de la apostolo al la edifa parolo kaj al la alta meditado, disvolvis, la skribaĵojn de la saĝeco, kaj komencis sur la Tero la unuan legadon de la Evangelio en la hejmo.
  (Neio Lúcio, Jesus no Lar, 27-a eldono, p. 15-17).

INVITA MESAĜO

"Rezervu unu el la sep vesperoj de la semajno por la 'Legado de la Evangelio', por ke Jesuo, tranoktu en via domo.
Aranĝu la tablon, surmetu glason da pura akvo, malfermu la Evangelion, laŭtlegu la mesaĝon pri fido, elvolvu la familion kaj preĝu. Jesuo venos viziti vin.
Kiam la hejmo konvertiĝas en sanktejo, la krimo kuŝas en muzeo. Kiam la familio preĝas, Jesuo restadas hejme.
 Kiam la koroj unuiĝas per la ligiloj de Fido, la ekvilibro disdonas benojn, kaj la saneco disverŝas pacan vinon al ĉiuj.
Jesuo en la hejmo estas vivo por la hejmo.
Ne atendu, ke la mondo portu al vi la certecon pri la nevaria bonaĵo.

Disetendu el via krista domo la lumon de la Evangelio al la turmentata mondo. Kiam unu familio preĝas en la hejmo, kunveninta ĉirkaŭ la dolĉeco de la Evangelio, la tuta strato ricevas la bonfaron de la komunio kun la Alta Ĉielo.
Se iu en apartamento levas al la Ĉieloj preĝon de la familia komunio, la tuta konstruaĵo estas benata, kvazaŭ nekonata lampo, eklumanta per venteto. Ne forlasu la direktan linion de la Evangelio ĉe viaj familianoj.
Daŭre preĝu fidele, studante kune kun viaj gefiloj kaj kun tiuj, kiujn vi amas, la gvidilojn de la Majstro, kaj kiam eble diskutu la problemojn vin afliktantajn laŭ la hela lumo de la mesaĝo de Bona Novaĵo, kaj ekzamenu la mafacilaĵojn vin perturbantajn antaŭ la konsola inspiro de la Kristo.
Ne iru en la straton en tiu vespero, sed nur por la neeviteblaj devoj, kiujn vi ne povos prokrasti.
Restu en la hejmo por ke la Dia Gasto tie ankaŭ restu. Kiam la lumoj estingiĝos en la horo por ripozo, preĝu ankoraŭ unu fojon, komunianta kun Li, por ke, ligita al vi, vi povu hejme, unufoje en la semajno dum sep vesperoj, havi Jesuo kun vi."
(Joanna de Ângelis, Messe de Amor)

KIEL FARI LA EVANGELION
LA EVANGELIO KAJ CHICO XAVIER
KONU ĈI TIUN KAMPANJON
PROGRAMO DUECO EL TV PLIGRANDA MONDO
PROGRAMO REPENSI EL TV PLIGRANDA MONDO
bottom of page