top of page

Tutmonda Kampanjo por Evangelio en Domo

PARTOPRENU

Logo Feb branco.png
KOMENCU DE VIA FAMILIO KAJ AMIKOJ

Doni Evangelion laŭ Spiritismo, ankaŭ proponante la oportunon starigi la Evangelion en Domo, estas ĉiela donaco, Dia donaco laŭ la instruoj de Jesuo.

Fariĝu VOLONTULO,

helpu nin en la diskonigado.

Vi ne povas imagi kiel via helpo en la diskonigado de ĉi tiu projekto povas ŝanĝi tiom da vivoj, alporti konsolon, scion, harmonion, saĝon, ekvilibron, inter multaj aliaj bonoj.

Partoprenu starigante en via hejmo la Evangelion en Domo. Spektu la videon sur la ĉefa paĝo de nia paĝaro por detale scii kiel ĝin fari. Alportu lumon al dormantaj koroj.

FARU ATESTOJN, FILMU, FOTOGRAFU, DEMANDU.

Faru vian ateston, invitu amikojn por same fari, fotu tiun aktivecon, proponu la samon al aliuloj, registru per poŝtelefonoj, fotografu, rakontu pri la beleco kaj kiom akceptinda estas la projekto en via kvartalo, en via urbo, subŝtato, lando kaj sendu tion al nia retpoŝtadreso, por ke ĝi estu publikigita sur nia Facebook-paĝo.

HELPU SPIRITISMAN SOCIETON, ANKAŬ DONU EVANGELIOJN.

La helpo ĉiam bonvenas. Se vi deziras ĉe la unua momento helpi nur kiel donanto, iru al iu najbara Spiritisma Centro, prezentu la projekton al la estraro kaj sin proponu kiel donanton de Evangelioj laŭ Spiritismo.

bottom of page